Demandoj #1

  • Ĉu estis bone, ke Zamenhof kaŝis sian judecon por pligrandigi la aferon?
  • Ĉu Esperanto kontraŭas naciismon? Ĉu ĝi kontraŭas la ideon de nacioj?
  • Ni ne vere scias, kial Esperanto ne furoris en Germanujo antaŭ la unua mondmilito. Laŭ vi, kiu tezo ŝajnas la plej prava?

3 pensoj pri “Demandoj #1

  1. Esperanto estas neutrala rilate al religio au politiko.

    Ghi estas lingvo internacia , tial devas akcepti naciismon.

    Pro naciismo E-to ne furoris en germanio. Ech E-istoj mem propagandis por la unua mondmilito.

    1. Dieter,

      Dankon pro viaj respondoj.

      Ĉu vi vere pensas, ke Zamenhof kaŝis sian judecon pro neŭtraleco, kaj ne pro la furora kontraŭjudismo, kiu spertiĝis kaj en Rusujo kaj en Francujo? Tio estus interesa motivo. Tamen, Hilelismo montras (almenaŭ al mi), ke li volis dividi sian judecon kun aliaj homoj, precipe kun Esperantistoj. Pro kontraŭjudismo, ĝi estis vestita malpli kaj malpli jude, inkluzive la nomon (Hilelismo al Homaranismo).

      Ĉu Esperantistoj akceptu tian nacismon, kiu kalumnias aŭ minacas la internacian lingvon? Kiajn “murojn de miljaroj” ni akceptu, kaj kiajn ni detruu?

      Pri Germanujo, plej verŝajne vi pravas, sed ĉu la kolapso de Volapuko iel influis la malsukcesojn de Esperanto tie?

  2. Ho, ve! Mi ne rimarkis, ke la kunlegado jam komencis. Mi ankoraŭ nur legis ĝis la 35-a paĝo, do, mi penos kuratingi.

    Pri la unua demando, mi pensas ke Zamenhof faris tion, kion li bezonis fari. Ne estis bone, sed estis necese.

    Pri la dua demando, mi supozas, ke la “interna ideo” de Esperanto kontraŭas naciismon, sed samtempe Esperanto devas esti “nura lingvo”, kiun ĉiuj rajtas uzi laŭvole. Kaj eĉ la uzado de Esperanto kiel komerca lingvo povas kontribui al la forigado de naciismo.
    Sed me ne certas, ke nacioj mem estas kontraŭstarindaj…nur la sento, ke homoj el diversaj landoj devus esti malamikoj. Ni povas ĝui niaj diferencojn kaj samtempe interkomuniki afable.

    Pri la tria demando, mi ankoraŭ ne sufiĉe legis por respondi…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *