Aĉetu glumarkojn!

Pri la glumarkoj

Mi mendis mil altkvalitajn glumarkojn de nia standardo, sed vere ne bezonas mil da ili! Kontraŭ $3.50 (+.75 por sendi ilin ekster Usono), vi povas aĉeti kvin da tiuj altkvalitaj glumarkoj, kiun mi ekspedas aerpoŝte. Vi ricevos ilin en blanka koverto, sed ili estos bone protektitaj per dika papero.

Se vi volas legi la tutan historion kun pli da detaloj pri mia serĉo por la perfekta glumarko, klaku tie ĉi.

Al Usono


Mi volas mendi…al Usono




Ekster Usono


Mi volas mendi…al lando ekster Usono




Bonvolu noti…

  • Post tiam, kiam mi ekspedas viajn glumarkojn, mi ne povas kontroli kie ili troviĝas. Tio estus tro multekosta, kaj laŭ mia sperto, la Usona poŝto neniam perdas leterojn. Sed, mi ne povas garantii, ke vi ricevos viajn glumarkojn. Se problemoj troviĝas, bonvolu kontakti min (hanso ĉe esper punkto us).
  • Mi ja protektos viajn glumarkojn, sed eble malbona poŝtoficisto faldos la leteron profunde. Denove, mi ne profitos de tiu entrepreno, sed bv. kontakti min, se io fuŝiĝis.