Ĉu mi katenis min dumvive?

Mi ne timas aferojn, kiuj daŭros mian tutan vivon. Fakte, mi malamas ĥaoson kaj grandajn ŝanĝojn en preskaŭ ĉiu flanko de la vivo. Ekzemple, mi ŝatas edzecon. Pluraj amikoj miaj de la universitataj jaroj ankoraŭ serĉas amrilatojn (se tion ili volas). Tio ŝajnas al mi terura. Mi plene kontentiĝis antaŭ preskaŭ du jaroj kiam mi edziĝis kaj ne devis tiel serĉi “la ĝustan virinon”. Laŭ mi, estas pli bone trovi vivstaton, kiu plaĉas al vi kaj ĉesigi la serĉadon ol ĉiam serĉi ion “pli bonan”. La perfekto minacas la bonon. Se io donos ĝojon kaj utilon al mi, mi pretas kateni min al ĝi–eĉ dumvive.

Mi rigardas Esperanton kiel unu el la plej grandaj amoj de mia tuta vivo. Mi estos plene kontenta, se mi neniam lernos alian lingvon sed nur pli kaj pli kleriĝas rilate al Esperanto. Kiel mi povas diri tion tiel certe? Nu, mi ne malkovris lingvon same amigan kiel Esperanton, inkluzive de mia denaska lingvo. Eĉ mia edzino scias, ke mi estas multe pli feliĉa post la legado de bona Esperanto-libro ol antaŭ ĝi (aŭ–eĉ pli horore–sen ĝi). Kaj se ŝi konvinkiĝis pri mia fideleco al la lingvo, konante min ĝisfunde, kial mi ne kredu ŝin? Eble la taŭga demando estas: ĉu mi povas pripensi vivon sen la ĉiutaga uzado de Esperanto? Nepre ne.

La fino de la jaro alproksimiĝas rapide. Tial, en nia eta (dustudenta) familio ni devas decidi pri la buĝeto de la venonta jaro. Nature, Esperanto troviĝas ene de tiu buĝeto–sed kie?

Kara leganto, eble vi jam scias, ke mi amas librojn kaj legadon. Se mi havas tason da teo kaj malplenan horon, mi troviĝas en mia remburita seĝo kun libro en mia mano. (Se mi havas tason da kafo kaj tri horojn, mi verkas artikolon). Foje semajne mi sidas antaŭ la televidilo kaj spektas ion kun mia edzino, sed ekde infanaĝo mi preferis distri min per libroj.

Eksteruje, se oni volas legi librojn, oni piediras al la biblioteko kaj prunteprenas ilin. Se oni volas legi multajn librojn Esperantajn, oni devas mendi ilin, plejparte el UEA, kaj atendi monaton. Ĝuste tial mi membriĝis antaŭ jaro–por aĉeti librojn kun rabato. Kaj monteton da libroj mi mendis el Roterdamo. Nun mi apenaŭ malsoifas kaj revas pri la pligrandiĝo–pri monto.

Nu, reen al la buĝeto. Mi duonŝerce diris antaŭ monatoj al mia edzino, ke ni povus ŝpari monon se mi aĉetus dumvivan membrecon en UEA. Ŝi rigardis min kaj diris seriozmiene: bonvolu montri al mi la sumojn. Kaj mi ilin montris.

Tiel mi pruvis mian tezon: la asekurfirmaoj diras, ke mi vivos ĝis mia 94a jaro (t.e., 70 jarojn plu). Sed dumviva membreco nur postulas dudek-kvinoblon de la kutima kotizo. Tio signifas, laŭ mia kalkulo, ke ĉiu jaro post la dudek-kvina estos senpaga. Jes ja, tiom da mono estas grandega sumo por la studentoj, sed se mi kotizus ĉiun jaron ĝis mia morto, mi sendube elspezus eĉ pli da mono! Kaj oni povos uzi tiun (teorie) ŝparitan monon por aĉeti flugbiletojn al kongresoj, pli da libroj, ktp.

Post mia kvazaŭprelego, Marinjo diris al mi: vi plene konvinkis min pri via longdaŭra vivo, kaj mi scias, ke vi neniam kabeos. Sed, ĉu UEA daŭrigos sian laboron? Ĉu la libroj ankoraŭ eldoniĝos kaj la revuoj presiĝos post dudek jaroj? Kvindek jaroj? Sepdek jaroj?! Ĉu UEA okazigos kongresojn vian tutan vivon?

Mi diris al ŝi, ke mi ne povus imagi Esperantujon sen centra organizo, eĉ se ĝi ŝanĝiĝos multe en la venontaj jardekoj. Ekzemple, mi ne scias pri la estonteco de la delegita reto. Eble homoj ŝatas kaj uzas ĝin, sed ĝin mi ne uzas.

Pri la presitaj revuoj kaj jarlibro mi ne volas antaŭjuĝi, sed en Usono tiaj rimedoj preskaŭ eksmodiĝis. Aliflanke, mi ĉiam ĝojas, vidinte la novan ekzempleron de KontaktoEsperanto pro la ĉarmeco de io vojaĝinta trans la maron kaj en mian poŝtskatolon. Eble ili eĉ provos altigi la kvaliton de la revuo por vere atendigi homojn sopirantajn. Altkvalitaj revuoj havos estontecon, eĉ se kutimaj revuoj mortas.

Universalaj Kongresoj pli aĝas ol UEA kaj batas kiel koro ene de nia movado. (Menciindas, ke mi neniam ĉeestis UK-on, sed mi spektis prelegojn de UK kaj ofte aŭskultas prelegojn kaj rakontojn fare de samklubanoj pri ĝi). Eble unu bona flanko de la mondŝrumpado estos pli facile alireblaj kongresoj en pli diversaj flankoj de la mondo. Tamen, la kreskanta novnaciismo povus malhelpi tion. Ambaŭkaze oni povas diskuti, ĉu kongresoj gastigotaj de UEA sukcesos estontece. La formato eble iomete malaktualiĝis, sed tio ne signifas, ke oni devas forĵetu la tuton nome de renoviĝo. Esperanto restu universala, kaj pro tio ni donu al la samideanoj la eblon kunveni surbaze de nia rava lingvo.

Ĝi decidiĝis post multe da traktado, sed ne la traktado vere konvinkis min. Mi volas subteni UEA-on kaj esprimi al ĝi, ke junaj Esperantistoj volas partopreni la movadon plene kaj serioze. Tial mi membriĝis dumvive antaŭhieraŭ. Ĉu bona decido? Finance, mi ne scias, sed mi ne povas imagi Esperantujon sen UEA, eĉ se ĝi multe evoluos. Kaj mi ne volas imagi mondon sen Esperanto.

Sed ĉiu decido venas kun siaj konsekvencoj. Kvankam UEA estas universala, mi oferis venontajn vojaĝojn eksterlanden (precipe al kongresoj) pro la dumviva membreco. Tiajn vojaĝojn mi ne profunde planis, sed nur iomete pripensis. Tamen, vi ne baldaŭ vidos min ekster Usono en la somero.

Kara, mi ne volis plorigi vin. Mi ne perfidis vin nome de UEA-fideleo. Vi vidos min ĉe iu somera kongreso post mia magistriĝo, kiam mi havos enspezon pli grandan. (Eble tiam vi rentkontos ankaŭ mian ĉarman edzinon, kiu ĵuris al mi, ke ŝi lernos Esperanton post nia magistriĝo.) Ĝis tiam, oni devos ĉeesti NASKon por vidi min. Ne vere mankas al vi mia hirta vizaĝo. Kredu min, ke pli plaĉas al vi legi miajn artikolojn.

Cetere, mi pensas, ke la asekurfirmaoj estas iomete malakurataj. Mi festos la ducentjariĝon de Esperanto ĉe la Universala Kongreso en 2087, kaj tiel ŝparos iom pli da mono.

Juna samideano, ĉu mi vidos vin en Varsovio, la hejmurbo de Esperanto, post 71 jaroj? Se jes, aliĝu al UEA (dumvive, se tio eblas) kaj ŝparu vian monon por ĉeesti kongresojn. En Varsovio mi trinkos je via sano, je la volonte prenitaj katenoj de nia dumviva fideleco, kaj je la homoj, kiuj ame flegis nian movadon dum ducent jaroj.

2 pensoj pri “Ĉu mi katenis min dumvive?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *