Ni komencu la legadon kune!

Je tiu lundo…

finlegita estos tiu paĝo…

t.e., antaŭ tiu tago, legu ĝis la fino de sekcio…

kiu nomiĝas…

la 6an de marto 48 1.5. Obstakloj antaŭ la Unua Mondmilito
la 13an de marto 83 2.1. Esperanto en la Respubliko de Weimar
la 20an de marto 115 2.6. Esperanto—ĉu nura lingvo?
la 27an de marto 149 3.1.2. SAT kaj SEU: pluralismo kaj unueca fronto
la 3an de aprilo 191 3.2.3. Esperanto en la maturiĝ-procezo de stalinismo
la 10an de aprilo 224 3.3.5. Diskuto pri la rusa lingvo
la 17an de aprilo 255 3.4.3. La evoluo al sovetia patriotismo
la 24an de aprilo 287 3.5.1. Granda silento en orienta Eŭropo
la 1an de majo 325 3.5.5. Orienta Eŭropo: progreso kun problemoj
la 8an de majo 355 Konkludo Konkludo

Morgaŭ, la 27an de februaro, ni komencos legi novan libron: La danĝera lingvo. Se vi volas partopreni #NiLeguKune, bonvolu sekvi la supran tabelon. La dato, kiu troviĝas maldekstre en la tabelo, estas la limdato: tiun tagon, mi afiŝos demandojn pri la legitaj sekcioj tie ĉi kaj Tvitere, uzante la kradvorton #NiLeguKune. Por partopreni plene, oni devos finlegi la sekciojn akurate.

Bonvolu noti, ke ni legos plenajn sekciojn–proksimume po 5 paĝojn ĉiutage, sed en kelkaj semajnoj iomete pli, en kelkaj iomete malpli pro la strukturo de la libro. Kompreneble, se vi legos kvin paĝojn ĉiutage, vi trovos kian semajnon ni havos dimanĉe, sed jen tabelo, kiu povus helpi vin:

En la semajno, kiu finiĝos dimanĉon

ni legos po tiom da paĝoj tage:

la 5an de marto 5
la 12an de marto 5
la 19an de marto 4.57
la 26an de marto 4.86
la 2an de aprilo 6
la 9an de aprilo 4.71
la 16an de aprilo 4.43
la 23an de aprilo 4.57
la 30an de aprilo 5.41
la 7an de majo 4.28

Agrablan legadon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *