Ni legu kune!

La ideo

Ĉu vi volas partopreni klubon, kiu legas Esperanto-librojn? Nu, mi elpensis la ideon, ke grupo de Esperantistoj legu kune la novan eldonon de La danĝera lingvo, kiu ĵus publikiĝis ĉi-somere. Bedaŭrinde, estas aktuale paroli pri rasismo, malfermitaj mensoj, kaj eĉ martiroj.

Tial, ni legu tiun ĉi gravan libron. Mi scias, ke la libro estas densa–tial ni legos ĝin kune, kaj pribabilos ĝin kune pere de aperta fejsbuka grupo, kiun mi kreos baldaŭ. La libron ni ĉiuj legos proprarapidece, celante legi ĉapitrojn antaŭ ol ni ĝin priparoli fejsbuke.

Kiam ĝi komenciĝos?

Mi pensas, ke estos bone komenci la legadon la 20an de Februaro, 2017. Kial? Monato post la prezidentiĝo de S-ro Trump en Usono, ni vere devos legi bonan libron kune kaj studadi ĝian enhavon.

Cetere, se homoj (kiel mi) ne jam havas la novan eldonon, ili havos sufiĉe da tempo por aĉeti ĝin el Roterdamo (au el siaj plej ŝatataj libroservoj). Estos multe pli facile legi la libron kune, se ni ĉiuj havos la saman eldonon. Mi rekomendas, ke tiuj, kiuj jam posedas unu el la du antaŭajn eldonojn, aĉetu la novan (se ili povas). Tion mi mem faros, malgraŭ la fakto ke mi jam havas la duan eldonon.

Por usonanoj: la mendo jam okazis!

Por plifaciligi ĉion kaj ŝpari monon, mi mem mendis pogrande la librojn el Roterdamo kaj poste poŝtos ilin al homoj loĝantaj en Usono. Mi jam trovis sufiĉe da mendintoj, ke la libro kostos nur $20, inkluzive de afranko. Eĉ UEA-membro pagus pli ol $24 por la libro, inkluzive de afranko.

Se vi loĝas en Usono kaj ankoraŭ volas aĉeti la libron pere de mi, mi mendis plian libron, kiun mi vendos kontraŭ $22.

Sendu retmesaĝon al mi (hanso ĉe esper punkto us) se vi interesiĝas.

5 pensoj pri “Ni legu kune!

    1. Ho, bonege! Mia listo de libroj legontaj havas du librojn antaŭ La danĝera lingvo:
      -Historio de Esperanto (Korĵenkov), mallonga skizo pri E-historio jam duone legita
      -Sendependaj homoj (Laxness, tradukita de Ragnarsson), romano pri islanda farmisto, kiun mi volas legi antaŭ mia vojaĝo al Islando en Januaro

      Ĉu vi partoprenos la fejsbukan grupon, eĉ se vi jam tralegis la libron?

  1. Mi ankaux volas legi la libron kaj partopreni en la “Ni legu kune!”

    Se vi plano fari grupon libron mendi, mi sxatus mendi unu libro tra vi.

    Se estas erare en mia vortojn, pardonu min.

    Dankon
    John Hayes

      1. Hanso,

        Mi ne ricevis ĝin aŭ ĝi estis perdita.

        Mi volis diri al vi, ke mi mendis la libro per UEA. La libro alvenis post semajno.

        Se vi jam mendis kopio por mi, ke estus bona. Du estas pli bona ol unu. Se vi ne mendis kopio por mi, ke ankaŭ estus bona.

        Dankon,
        John Hayes

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *