Novaĵoj!

Karaj legantoj!

Eble vi pensis antaŭe, ke mi tute forgesis pri tiu ĉi blogo. Male! Mi multe vojaĝis en januaro, kaj frue en februaro komenciĝis nova semestro ĉe mia universitato. Sed dum la du monatoj mi profunde pripensis la blogon entute kaj la venontajn eseojn, kiujn mi verkos.

Unue, novaĵo pri la blogo. Kiel vi (plej verŝajne) scias, ne estas senkoste havi propran blogon, precipe se oni volas esti vera suvereno de ĝi, regante la aspekton, la lingvon, kaj la reklamojn (aŭ la senreklaman purecon, kiun mi preferas). En la unua jaro de klienteco, preskaŭ ĉiu provizanto de gastigado donas grandan rabaton al la kliento. Tial, mi pagis bagatelon por la unua jaro. Vidinte la koston de la dua jaro antaŭ kelkaj monatoj (centojn da dolaroj usonaj), mi decidis esplori la aliajn eblojn por blogi rete, kiuj estas senkostaj, kaj uzi la ŝparotan monon alicele. Post la fino de mia kontrakto pri gastigado de tiu ĉi retejo (aŭtune en 2017), miaj artikoloj aperos nur ĉe Medium. Pluraj esperantistoj jam uzas tiun ĉi retejon, kaj ĝi povas facile rekomendi aliajn artikolojn en Esperanto al vi, se la verkinto bone uzas etikedojn kaj kradvortojn. Kelkaj paĝoj malaperos–inkluzive de la paĝo, kie mi vendas glumarkojn. Alian eblon por vendi ilin mi ja trovos, sed mi rekomendas vin aĉeti glumarkojn nun, se vi volas aĉeti ilin plej facile.

Due, decidinte pri la estonteco de mia blogo kaj ŝparinte multe da mono pro tiu decido, mi komencis novan entreprenon por aldoni ion bezonatan al la esperantaĵaro. (Kaj mi vere volis aldoni ion, ne anstatŭigi la eseojn.)  Antaŭ pluraj monatoj mi komencis pensi pri ia podkasto, kiu povus konigi esperantistojn je nia riĉa literaturo. Antaŭ kelkaj tagoj, la revo realiĝis: tiu ĉi nova podkasto nomiĝas “Po unu poemo,” ĉar mi legas po unu poemon ĉiutage. Oni povas aŭskulti ĝin per iTunes aŭ SoundCloud. Se pli plaĉas al vi scii pri novaj elsendoj per socia reto, vi povas sekvi nin per Fejsbuko kaj Tvitero. Pro teknikaj kialoj, Tvitero funkcias multe pli bone ol Fejsbuko, ĉar oni povas aŭskulti la elsendon en Tvitero mem.

Trie (kaj eble plej grave), Ni legu kune komenciĝos lundon, la 27an de februaro! (Mi bedaŭras pro la malfrueco.) Mi jam diskutis la teknikaĵojn kun kelkaj partoprenontoj; ni kune decidis pri kelkaj aferoj. Ni legos po kvin paĝojn ĉiutage, priparolos la libron per Tvitero uzante la kradvorton #NiLeguKune, kaj mi starigos demandojn pri la jam legitaj paĝoj lunde. Estas menciinde, ke la marta Esperanto-sumoo okazos dum nia legado de La danĝera lingvo, de la 12a ĝis la 26a de tiu monato. Mi forte konsilas vin partopreni ambaŭ rondojn, se eblas!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *