Poemo: Usona Kristnasko

Neĝo falas ekstere, nun grakas la mevoj.
Antaŭ Kristnasko aperas la devoj:
Metu manĝegon sur tablon fraksenan
Pretigu la domon, la ŝtipon kamenan.

Tiel purigu la domon tro grandan:
Forbrosu la fulgon, la polvon subplandan.
Poluru makulojn el manĝiloj arĝentaj
Purecon miregos parencoj frekventaj.

Antaŭ la arbo el plasto plej fajna
Etendu rubandon el gazo malajna.
Ĝin volvu vi ĉirkaŭ ĉiun donacon.
Finfine pretigas vi kvazaŭpalacon.

Envenas parencoj por festi kune
Naskiĝon de Dio kiel bebo plej june.
Ĉe stalo malpura, en mondon plenpekan
Sterniĝas savanto sur pajlon malsekan.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *