Glumarkoj!

Noto

Amikoj, mi ne forgesis pri la blogo. Male, en la pasintaj semajnoj mi komencis verki plurajn longajn artikolojn: recenzon pri la nova libro Ponto el vortoj kaj artikolon pri la plej bonaj senpagaj rimedoj por lerni Esperanton. Ili estas preskaŭ pretaj; bonvolu kontroli la retejon venontsemajne.

Kie estas la bonaj Esperanto-glumarkoj?

Mi ege ŝatas glumarkojn. Ili troviĝas sur la kovrilo de mia komputilo, akvobotelo, kaj poŝtelefono. Sed ofte, glumarkoj ne estas tiel bonkvalitaj. Ekzemple, kiam mi aliĝis al Esperanto-USA, ili sendis al mi glumarkon kun “ESPERANTO” sube. Mi ja ŝatis ĝin, sed la koloroj ne estis brilaj, kaj la glumarko estis tro granda kaj ne glacea. Tial, ĝi restas ie en dosiero, kaj ne gluiĝis ie ajn.

Aliaj glumarkoj ŝajnas al mi tro varbaj; mi volas montri al aliaj samideanoj, ke mi estas Esperantisto, sed mi ne ĉiam volas, ke iu kriu al mi pri “stranga mortinta lingvo” tiam, kiam mi provas labori komputile en kafejo. Mi malofte surhavas kompleton; tial, mi malofte havas la eblon porti la insignon de la verda stelo en mia butontruo. Sendube, glumarko de granda simbolo Esperanta estis la ĝusta elekto por mi.

Sed kion mi elektu kiel simbolon? Ekzistis nur tri elektoj, laŭ mi: la verda stelo, la jubilea simbolo, kaj la standardo. La verda stelo ne estas sufiĉe unika; iam, promenante en Ĉikago, mia urbo, mi vidis afiŝon kun granda verda stelo sub la vitro de fenestro. Mi demandis min: “Ĉu estas Esperanto-grupo nekonata de mi?” Mi alproksimiĝis al la afiŝo. Estis nur atestilo de la urbo por bona pureco, aŭ io tia.

Mi ja ŝatas la jubilean simbolon, sed kelkaj homoj mokas ĝin, kriante pri ĝia meloneco. Kaj ĝia signifo eksmodiĝis: Usono kaj Sovetio ne ankoraŭ militas malvarme, kaj la cirila alfabeto ne povas reprezenti duonon de la mondo kiel antaŭe.

Restis la standardo. Kvankam standardo-glumarkoj ekzistas, iu decidis, ke ili devas propagandi la nomon de nia lingvo. Nu, bone–sed tio tute detruas la figuron de la standardo, pri kiu ĉiu Esperantisto rajtas fieri. Famaj flagamantoj ja amas ĝin. (Ekzemple, en tiu anglalingva podkasto.) Estis decidita: mi mendos etajn glumarkojn de nia standardo.

Tial, mi decidis enketi iomete pri altkvalitaj, bone presitaj, kaj glaceaj glumarkoj de la standardo. Trovinte, ke oni devas mendi mil da tiaj glumarkoj por aĉeti ilin malkare, mi timis mendi ilin. Ĉu homoj en Esperantujo vere tiom ŝatas glumarkojn, ke ili aĉetus ilin, se mi mendus ilin?

Mi demandis kelkajn samideanojn, kiujn mi konas. Ili respondis: “Jes ja! Ni certe aĉetus, se ili ekzistus!” Mi pensis: “Ho ve. En kion mi envolviĝis?” Sed mi mendis la (mil!) glumarkojn kaj sekvis la kreadon de ili, kiu daŭris tri semajnojn.

Antaŭ kelkaj tagoj, ili alvenis en skatolo kiu ŝajnis tro malgranda por enhavi mil glumarkojn:

dsc_0217

Ili estis multe pli bonkvalitaj, ol mi esperis! Mi ŝiris la plastan pakaĵon, kaj rapide gluis standardon al la kovrilo de mia poŝtelefono:

dsc_0222

Kiel malgrandaj ili estas? Ili estas 7.5 centimetrojn longaj kaj kvin centimetrojn larĝaj, pli-malpli. (Ne maltrankviliĝu–ili ja estas perfekte 3:2, kiel UEA rekomendas, sed en Usono ni ankoraŭ uzas la colon. Por usonanoj, ili estas ekzakte 3 colojn longaj kaj 2 colojn larĝaj). Se vi ne povas imagi tiun grandecon, bonvolu elbretigi vian ekzempleron de Lingvaj respondoj:

dsc_0219

 

Iel mi vendos ilin…

Amikoj, mi kalkulas je vi. Mi ne volas profiti el la glumarkoj; male, mi elektis malaltan prezon por ke vi aĉetu ilin! Ju pli da vendado, des pli da bonaj glumarkoj por trovi samideanojn!

Glumarkoj estas malpezaj–mi povas sendi po kvin al ĉiu aĉetinto, bone protektitaj, per rapida aerpoŝto (t.e. unua klasa poŝto) kontraŭ la kosto de poŝtmarko por letero. Inkluzive de afranko, vi povas aĉeti kvin glumarkojn kontraŭ $3.50 en Usono, kaj kontraŭ $4.25 ekster Usono. Mi povas sendi ilin al ĉiu lando en la mondo!

Ĝisdatigo: Post demando de samideano, kiu volis aĉeti pli ol kvin glumarkojn, mi enketis kaj trovis, ke mi povas sendi 10 (sed ne pli) glumarkojn kontraŭ la sama sendokosto.

tl;dr (Reta mallongigo, kiu signifas: tro longa; mi ne legis!)

Mi mendis mil altkvalitajn glumarkojn de nia standardo, sed vere ne bezonas mil da ili! Kontraŭ $3.50 (+.75 por sendi ilin ekster Usono), vi povas aĉeti kvin da tiuj altkvalitaj glumarkoj. Vi ricevos ilin en blanka koverto, sed ili estos bone protektitaj per dika papero.

Al Usono


Mi volas mendi…al Usono



Ekster Usono


Mi volas mendi…al lando ekster Usono



Bonvolu noti…

  • Post tiam, kiam mi ekspedas viajn glumarkojn, mi ne povas kontroli kie ili troviĝas. Tio estus tro multekosta, kaj laŭ mia sperto, la Usona poŝto neniam perdas leterojn. Sed, mi ne povas garantii, ke vi ricevos viajn glumarkojn. Se problemoj troviĝas, bonvolu kontakti min (hanso ĉe esper punkto us).
  • Mi ja protektos viajn glumarkojn, sed eble malbona poŝtoficisto faldos la leteron profunde. Denove, mi ne profitos de tiu entrepreno, sed bv. kontakti min, se io fuŝiĝis.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *