Pri Hanso

Hanso BECKLIN estas 24-aĝa esperantisto, kiu loĝas en Ĉikago, Usono. Li ŝatas verki mallongajn artikolojn pri si mem en la tria persono.

Li esperantiĝis malfrue en la somero de 2015 per Duolingo kaj poste aktiviĝis en la Esperanto-movado, precipe kiel aktivulo (kaj poste estrarano) de la Esperanto-Societo de Ŝikago. Kvankam la verdaj muzoj akuŝis lin antaŭ nelonge, li estas plene konvinkita esperantisto, dumviva membro de UEA kaj membro de Esperanto-USA. Malgraŭ liaj studoj por magistriĝi pri teologio, li sukcesis ordi lian vivon kiel vera Esperanto-studanto kaj pro tio sufiĉe spertiĝis en unu jaro por fondi ĉi tiun retejon. Kvankam li povas esprimi sin sufiĉe bone, lia devizo estas “Studu ĉion!” Tial, PIV kaj PMEG ĉiam malfermiĝas en lia retumilo.

En 2014 Hanso diplomiĝis kun la plej altaj laŭdoj ĉe la Universitato Luther en la fako de historio. Li plejparte studis la historiojn de la eklezio kaj de okcidenta belarto. Tuj post lia mastriĝo en 2018, la Evangelia Luterana Eklezio en Usono pastrigos lin, por ke li pastru preĝejon ie en Usono pli ol tri jarojn. Li instruos Esperanton al lernantoj tie, kie lia preĝejo troviĝos. Nur Dio scias, kion li faros post sia pastriĝo–sed li esperas doktoriĝi pri liturgian historion kaj teologion.

Hanso estas legemulo, kiu aparte ŝatas Esperantajn historiojn, lingvostudojn, kaj literaturajn verkojn. En la printempo de 2016, Hanso decidis legi nur Esperantajn librojn en sia libera tempo, kaj tute forlasis anglajn librojn (krom tiuj, kiujn li devas legi en la universitato). Tiu decido multe riĉigis lian vivon (kaj lian vortprovizon)! Li ŝatas verki artikolojn kaj eseojn, kaj Esperante kaj angle.

Kompreneble, aliaj amataj ĉevaloj loĝas en lia stalo–la ekumena movado, vojaĝado, kaj vegetara kuirado. Sed li ĉiam volas jungi la ĉevalojn por tiri la verdan, stelhavantan kaleŝon.

3 pensoj pri “Pri Hanso

    1. Ĉu? Kiam ŝi diplomiĝis? Mi kaj mia edzino renkontis unu al la alia tie ĉi; tial ĝi ĉiam estos kara al mi. Sed mi ne scias kial preskaŭ ĉiu homo, kiu studis tie, tiom amas (kaj ŝatas mencii) la universitaton. Eble la komuneco?

  1. Mi ŝatas la memprezentiĝon de la blogestro – Hanso BECKLIN. Li vere estas energia kaj talenta ulo kaj estonte eminenta esperantisto. Mi atendas legi de li multe da interesajn E-oskribaĵojn…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *