Pri tiu ĉi retejo

La nomo

Mi elektis la domajnan nomon esper.us por pluraj kialoj:

  • La radiko estas la bazo de la esperanto vortfarado. Tial radikoj estas bonaj domajnaj nomoj, ĉar la domajna nomo estas la bazo de la retnoma sistemo.
  • Ne estas radiko pli grava aŭ pli fama en nia movado ol ESPER. Zamenhof kaŝnomis sin per ĝi, kaj poste tiu nomo (Doktoro Esperanto) fariĝis la nomo de nia lingvo.
  • -US estas verba finaĵo kaj ĝi ankaŭ estas la usona retregiono. Mi estas usonano, kiu loĝas en Usono, kaj aparte interesiĝas pri Esperanto kaj la Esperanto-movado ene de la plej granda imperio de nia epoko. Kvankam mi ne amas la atakemajn agojn de mia lando (kontraŭ aliaj landoj kaj nia propra civitanaro), mi esperas, ke ĝi estos pli bona kaj pli egala estonte.
  • Zamenhof mem uzis “esperus” en lia traduko de unu el miaj plej ŝatataj psalmoj, la dudek sepa. Tial la nomo de la retejo venas de la 13a verso de la psalmo:
    • “Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo en la lando de la vivantoj!”
    • Kia bela sento! La psalmisto religie esprimis la senton ne nur de kristanoj kaj judoj, sed de ĉiu homo de espero. Estus pli bone, se ni ne esperus. Vivo estus pli facile, kun malpli da peno. Sed espero por pli bona mondo restas. Por la psalmisto, li volis vidi la bonecon de la Eternulo meze de la homaro. Mi volas vidi la finon de malamo, naciismo, kaj imperioj. Tiel, kiel la psalmisto, mi esperas.

Se mi ne esperus volas…

  • esprimi Esperante la opiniojn kaj pensojn de Hanso BECKLIN. Kvankam mi apogas la neŭtralan Esperanto-movadon, mi esprimas tie ĉi miajn opiniojn, kiuj ofte temas pri religio kaj (malpli ofte) pri politiko. Se vi ofendiĝas (aŭ pensas miajn ideojn kontraŭ-esperantista) bonvolu informi min: hanso ĉe esper punkto us
  • helpi komencantojn, precipe anglalingvajn, lernu Esperanton kaj komprenu ne nur la gramatikon de nia lingvo, sed ankaŭ ĝian kulturon.
  • recenzi Esperantajn librojn, por ke pli da esperantistoj interesiĝu pri literaturo kaj historio.
  • interpreti kaj analizi la Esperanto-movadon en Usono kaj tra la mondo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *