Recenzo de Ponto el vortoj

Enkonduko

La 4an de Oktobro 2016 eldoniĝis granda, grava libro pri Esperanto. Esther SCHOR, profesoro pri la angla lingvo ĉe la prestiĝa Universitato de Princeton (Nov-Ĵerzejo, Usono), dum pluraj jaroj verkis tiun dikan libron pri Esperanto. Ĝi estas unu el la plej ampleksaj historioj pri nia lingvo en la angla lingvo, kaj la ununura plena historio, kiu aperis el nefaka eldonejo. La libro nomiĝas Bridge of Words, sed eĉ sur la kovrilo ŝi donas al la leganto la ĝustan Esperantan tradukon: Ponto el vortoj.

Kvankam Schor verkis sian libron angle, mi recenzas tiun libron Esperante. Mankas al ni nek anglalingvaj recenzoj fare de spertuloj (kaj en La Los-Anĝelesa Librorevuo kaj en La Novjorkano), nek anglalingvaj recenzoj fare de Esperantisto. Sendube, pluraj Esperantistoj, kiuj ne povas legi la libron (ĉu pro lingvoscio, ĉu pro manko de aĉeteblaj ekzempleroj en siaj landoj) interesiĝas pri ĝi. Tial, mi volas doni al ili guston de la vidpunkto de la aŭtoro kaj kritiki la libron kiel Esperantisto.

Ĉiu ĉapitro el la kvar fendiĝas en du pli-malpli egalajn partojn, kun malsamaj manieroj rakonti kaj trakti la temon. La ĉapitroj ĉiam komenciĝas kun historio de la Esperanto-movado, tempe ordigitaj. Poste, Schor rakontas pri siaj spertoj en Esperantujo, ĉe kursaroj, kongresoj, kaj Esperanto-organizaĵoj.

Unua Parto

En la unua parto, Schor traktas la eldonon de Esperanto nur skize, kune kun la granda serĉo por internaciaj lingvoj en la okcidenta mondo. Ŝi laŭdas la Zamenhofajn radikojn kaj la vortfaradon en Esperanto, sed kritikas la malfacilecon de la tabelvortoj por komencantoj. Laŭ ŝi, Zamenhof planis Esperanton por Eŭropanoj en Eŭropo el Eŭropaj lingvoj; tial, ĝi estas pli-malpli eŭropana lingvo. Ŝi ja mencias la ne-eŭropecan gramatikon de Esperanto, sed tio ŝajne ne konvikis ŝin. Bedaŭrinde, tiu skizo ne vere donas al la leganto sencon pri la strukturo de la lingvo, kiun ŝi traktas en la dika libro.

Ŝia unua rakonto pri siaj spertoj en Esperantujo temas pri la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), kiu estis 3-semajna kursaro tiam, kiam ŝi ĉeestis ĝin. La kaŝnomoj, kiujn Schor elektis por la nefamaj Esperantistoj, amuzis tiun Esperantiston, kiu konas plurajn kaŝitajn homojn persone kaj povis malkaŝi ilin mense dum la legado. Tiu ideo (kaŝi la nomojn de preskaŭ ĉiu Esperantisto, sed ne ĉiun nomon) estas stranga. Mi nur povas imagi, ke ŝi demandis ĉiun Esperantiston en la libro, ĉu ili preferas kaŝnomon aŭ la veran nomon. Sed eĉ neesperantisto povus malkaŝi “Benedikt” per scivolema guglado de lia ĉefverko, PMEG, kiu ne ricevis kaŝnomon (p. 42a).

Ene de ŝiaj priskriboj de pluraj unuopaj samideanoj oni devas rimarki la juĝemon de la aŭtoro pri la strangaj vivmanieroj de la Esperantistoj, kiuj ne tute apartenas al la reganta kulturo en Usono. Esperantistoj povus legi tiun libron, ne rimarkante tiun juĝemon–ni ja estas iomete strangaj, flankenmetitaj en multaj socioj. Sed ene de Usona kulturo–kie laboro, aĉetitaj aĵoj, kaj mono estas eĉ pli valoraj ol spertoj kaj scio, la aŭtoro klare diras, ke la elekto lerni Esperanton estas por stranguloj. Ŝi ja volas, ke ni kalkulu ŝin inter la samideanoj, sed ene de Usona kulturo oni povas pardoni la bagatelojn de brilaj profesoroj, precipe en la Hedera Ligo. Ne estas tiel inter normalaj homoj.

Fine de la unua parto, oni scias, ke la libro ne estas propagando por Esperanto, sed priskribo de ĝi kiel vivanta lingvo, diverse elektita de diversaj homoj. Fakte, mi anticipis tion. Kleraj homoj malofte tute konvinkiĝas pri io ajn. Estas interese, ke alia klerulo, kiun Schor citas en sia libro, estis eĉ pli konvinkita pri la utileco de Esperanto post sia tricent-paĝa esplorado ol ŝi post kvindek paĝoj. Temas pri The Search for the Perfect Language, verkita de la fama italo Umberto ECO. Kvankam li (neesperantisto) rigardas Esperanton kiel solvon por la lingvoproblemo, Schor preskaŭ tute evitas tiun temon. La komunumo kaj la historio interesas ŝin, sed nenia venko.

Dua parto

La historia sekcio de la dua parto, kiu estas same longa kiel la tuta unua parto, temas plejparte pri Zamenhof kaj liaj esperoj. La signifon de tiuj esperoj oni povas debati, sed Schor forte ligas la aperon de Esperanto al la spertoj de Zamenhof kiel judo. Ni ja ŝuldas la aperon de Esperanto al la spertoj de la juna Zamenhof en Bjalistoko, kie li konvinkiĝis, “ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa, kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj” (Originala Verkaro, p. 417a). Tiel ĝi ja estas inter la folioj de la klasikaj historioj pri nia afero.

Schor konvinkiĝas, ke la religiaj pensoj de Zamenhof (Hilelismo/Homaranismo) estis preskaŭ la tuto de la originala animo de Esperanto, kiun li volis uzi por atingi la celojn de Hilelismo. Laŭ ŝi, la nebula, nuna senco de la “interna ideo” estas nur spuro, kiu spegulas la dezirojn kaj pasiojn de la homo, kiu aludas al ĝi.

Oni nur devas legi la unuan kongresan prelegojn de Zamenhof por konstati, ke la afero estis “sankta” por li, kaj ĝi apartenis al pli granda movado por ligi homojn en ian homaron. Sed, kiel ni nun scias, la fruaj francoj devigis Zamenhof-on ŝanĝi la prelegon, verŝajne ĉar ĝi montris al la mondo la religiajn pensojn de Zamenhof, kiu tiam ankoraŭ celis unuigi la judaron per Hilelismo kaj Esperanto. Tiel, Zamenhof sendube spertis furoran antisemitismon, kontraŭ kiu li forte baraktis, sed li ne venkis ĝin. Esperanto ja fariĝis nereligia, neŭtrala movado.

Sed la kerna historia demando en tiu sekcio de la libro de Schor estas, ĉu Zamenhof volis, ke Esperanto fariĝu lingvo de tutmonda judaro (t.e., ne internacia lingvo)? La frua prezentado de Hilelismo (kiu celis nur la judojn) uzis plurajn lingvojn, sed ene de ĝi ĉiam estis voko, por ke ili elektu neŭtralan lingvon por la Hilela popolo. Laŭ Schor, tiu kombino de Hilelismo kaj Esperanto kreis komunumon, kiun Zamenhof volis. Sed oni povas citi eĉ pli fruajn leterojn, en kiu Zamenhof prezentas Esperanton kiel lingvon ne por limigita homaro, sed por la homaro, kiu enhavas ĉiun. Estas malfacile diri la veran intencon de Zamenhof, sed Schor emfazas la judecon de Zamenhof kaj la gravecon de Hilelismo en la skemo. Kie estas la granda rondo familia?

Dank’ al la strukturo de la libro, Schor ne lasas la leganton en tiu kaĉo. Ŝi laŭdas la fratecon inter esperantistoj ene de mondo preskaŭ sen frateco, eĉ inter ŝtatanoj. Forta ideo ŝia estas, ke la decido de Zamenhof demisii de la patra rolo frue en la historio de la movado kreskigis fratecon inter Esperantistoj. Poste, oni devis fari ĉion laŭ la konsento de la “granda rondo familia,” en kiu sento de frateco superas identecojn, sed neniam anstataŭigas ilin.

Ĉar Esperantistoj havas tiom da identecoj, ŝi pensas, ke ili estas “metajudoj,” kiuj moviĝas ene de pluraj mondoj, en kiuj la plejmulto de la loĝantoj ne zorgas pri Esperantujo aŭ eĉ ĝiaj plej karaj valoroj. Leginte tiun alineon, mi iomete kontraŭis tiun bildon de Esperantistoj, sed poste mia menso ŝanĝiĝis. Oni povas esprimi la saman signfon per pluraj metaforoj (ĉiu homo, kiu ne tute apartenas al la reganta kulturo en loko sentas sin iomete duigitan), sed ene de la Usona (eble eĉ la Okcidenta) kunteksto, kie homoj plejparte toleras judecon sed ne interesiĝas pri ĝi, la metaforo taŭgas.

Schor ilustras tion bele, precipe per rakontoj pri siaj spertoj en la Proksim-Oriento inter Esperantistoj, kiuj volis kuniĝi en 2009 malgraŭ la malbonaj sentoj inter siaj propraj landoj. Fakte, tiu Proksim-Orienta kongreso estis nur la dua en la serio; antaŭ kaj dum la dua mondmilito estis ligoj inter Esperantistoj en Palestino kaj Egiptujo, sed la fondiĝo de Israelo en 1948 ŝajne haltigis la kunlaboradon. Kun ligoj provizore restarigitaj post pli ol duonjarcento, ili decidis kongresi en la urbo İznik en Turkujo. Nia aŭtoro ĉeestis la kongreson.

Kiel la ĉefa ilustraĵo de la frateco de Esperanto, Schor rakontas pri israelano kaj iranano, kiuj prezentis unu post la alia la Esperanto-movadon en siaj landoj. Schor rimarkis la samecon inter la du prezentoj: en ambaŭ landoj, homoj dancas, piedvagas, kaj instruas Esperanton. En Turkujo, la abomeno inter la du ŝtatoj ofte rimarkita de la amaskomunikiloj forfalis iomete. Tio estas bela maniero esprimi la idealojn de Esperanto al la leganto!

Sed ne ĉio prezentas Esperanton kiel ilon por plibonigi la mondon. Ĉe la Bjalistoka Universala Kongreso, ŝi denove duonmoke notis la strangaĵojn de Esperantistoj: unuradajn biciklojn kaj “kongresedzoj” (p. 131a; devas esti “kongresgeedzoj”). Schor ja lumigas la honorindajn kaj la hontindajn flankojn de nia movado, kiel ŝi promesis. Denove neesperantisto sendube rimarkus, ke nia movado vere estas stranga kaj kontraŭkultura. De tiu vidpunkto la samideano devas pripensi, ke Schor povus esti prava.

Tria parto

La historia sekcio de la tria parto plejparte traktas du gravulojn de la dua generacio de Esperantistoj: Eŭgeno ADAM (a.k.k. Lanti, kiun Schor nomis “La herezulo”) kaj Lidia ZAMENHOF (kiun ŝi nomas “la pastrino”). Sed tiu ĉapitro ne nur rakontas pri tiuj interesaj esperantistoj, sed uzas iliajn spertojn en la Esperanto-movado por prezenti la epokon inter la du mondmilitoj. Tiun esperantistan mondon ŝi nomas “la nevidebla imperio”–la mondo de la fruaj organizaĵoj kaj de la grandiĝo de Sovetio kaj Usono. Sed la du ĉefaj roluloj ĉiam restas videblaj.

Ŝi tiel bele teksas tiun tapiŝon, ke mi ne provos mallongigi ĝin tie ĉi. Sendube, tiu sekcio ŝuldas sian elegantecon al la klara kaj klera angla stilo de Schor kune kun la forto de ŝiaj herooj. La leganto neniam ĉagreniĝas. Malkiel aliaj partoj de la libro (precipe la 4a), kie Schor tute envolviĝas en la politikaj disputoj de nia movado kaj sendube perdas la intereson de la leganto iomete, ŝi bele esprimas la plurajn, disajn kaj malsimilajn esperojn de la Esperanto-movadoj per rakontoj pri tiuj gravuloj inter aliaj.

Kvankam la historia flanko de tiu parto finiĝas per rakontoj de la dispecigitaj kaj mortintaj esperoj, kiujn oni trovas en la amaraj finoj de gesamideanoj Lanti kaj Lidia, ĝuste tiu maniero prezenti Esperantan historion interesas la leganton. Se la historio de Esperanto estas homa dramo, kiun unu homo akuŝis kaj geesperantistoj nutris per riĉa lakto pene produktita, la mondo interesiĝas. La finojn de tiaj dramoj, en kiu homoj provas venki ion aĉan aŭ fian, ĉiu homo scias. Ĝi ĉiam temas pri ia venko, pri la superiĝo de la iam malsana, kaduka (eĉ morta) espero.

Bedaŭrinde, tiu belega fadeno de la rakontarto perdiĝas en la kaĉon, kiun ŝi sperte evitis en la tria ĉapitro. Ne vere estas forta ligo inter la historia sekcio de tiu parto, kiu aludas al la venonta restariĝo de la Esperantista espero ene de la haladzo de senĉesa morto, kaj la rakontoj de Schor pri IJK en Hanojo kaj UK en Havano. Unu el la junaj Esperantistoj, kiun Schor renkontis en Hanojo, ja priskribas sin mem kiel finvenkiston. Responde al tio, Schor pensas: “Li estas finvenkisto, kaj pli aĝa kaj malpli aĝa ol mi samtempe” (p. 205a). Se tia espero ja restariĝis post la dua mondmilito, la leganto vere scias, ke ĝi iel kaj iam perdiĝis denove. Ĉu la restanta espero ekzistas por ke oni renkontu novajn strangulojn kaj uzu la spertojn ene de Esperantujo por priskribi sian vivon?

Se tiu demando ŝajnas tro kritikema al vi, kara leganto, mi devas diri al vi, ke tiu mempriskribemeco de Schor en la libro vere fortigas ĝin. Ĉie en la libro la lingvaĵo belas kaj la esprimpovo de la angla lingvo esploriĝas ĝisfunde. Ĝuste en tiuj lokoj oni rimarkas, ke la libro eble ne nur temas pri Esperanto kaj Esperantistoj, sed pri la serĉado de Schor por io, kiu povas plenumi ŝin.

Kvara parto

La espero, kiun esperantistoj perdis en la Holokaŭsto kaj la detruado de la dua mondmilito, ja restariĝis iasence. Sed la senco de la interna ideo, laŭ Schor, ŝanĝiĝis multe post la apero de Ivo LAPENNA kiel nova gvidanto de la Esperanto-movado. Tiu interna ideo fariĝis forta kontraŭfaŝismo en la manoj de Lapenna; la longa kaj seka historia sekcio stile priskribas la burokratan kaj politikan epokon en Esperantujo, kiun Lapenna komencis (kaj en kiu ni plejparte restas hodiaŭ). Tiu stilo taŭgas, sed la ecoj de tiu epoko kaj ĝiaj kvereloj tedigas la historian sekcion de la kvara parto al la leganto.

La skizo de Lapenna, kiun ŝi desegnas por la leganto, estas de brila kaj alloga homo, kiu ĉiam vidis komplotojn ĉirkaŭ si. Sendube la homaj mankoj de Lapenna vere ekzistis; lia karaktero estis komplikita kaj malfacile komprenebla laŭ ĉiu priskribo en la historioj de Esperanto. Humphrey TONKIN, kiu demisiigis Lapenna ĉe la 1974a UK en Hamburgo, ne ricevas same tranĉantan kritikon de Schor. Ŝi mencias antaŭe en la libro, ke Tonkin ĉiĉeronis ŝin tra la Esperanto-literaturo (p. 45a). Ili estas amikoj. La defio estas, ke historiisto devas trakti ĉiun rolulon same. Tiun altan normon oni ne povas atingi ene de nia eta komunumo kiam la studatoj ankoraŭ vivas kaj partoprenas la movadon. Eble en tiu parto de la libro oni devas rigardi la historian sekcion kiel alian personan mediton.

Tiu medito daŭras paĝojn, kaj temas pri la movadoj feminismaj, samseksemaj, kaj raŭmismaj. Tiuj estas kutimaj, kaj nenio en ili surprizas la esperantiston (eble la mokoj denove ŝokos civitanojn). Sed la parto pri “Esperanto en 2087,” kiu laŭdas la laboron de la novaj organizaĵoj kiel E@I kaj la estontecon kreatan de ili, ja interesas tiun ĉi esperantiston . Ĉu ia venonta sukceso (aŭ eĉ venko) okazos kulture, interrete, kunfandiĝe? Kaj kion Esperanto venkos? Eble ĝi venkos la fortan naciismon, mankon de intereso pri la bona stato de nia medio, aŭ la regontajn lingvojn de la Oriento per ia alianco (inter eŭroplingvanoj? inter Ĉinujo kaj neanglaj parolantoj?). Eble Esperanto velkos pro ĝia eksmodiĝo inter la homoj, kiuj kutime sterkas la grundon en ĉiu generacio.

Tiujn problemojn kaj futurojn Schor esploras plu ĉe Bona Espero, la fama bieno en Brazilo por malriĉaj infanoj, kie Esperanto estas uzata kaj instruata sed ne vere lernata. Schor ŝatis la semajnojn, kiujn ŝi pasigis tie kaj trovis senprofitan entreprenon plena je espero. Bona Espero estas bela metaforo por nia movado: ĝi havas riĉan historion kaj plurajn motorojn, sed kien ĝi iros? La entrepreno ne mirakliĝis–infanoj suferas kaj ne ofte eliras la kompatindan socian tavolon, kiu decidas la estontecon. La estonteco de la entrepreno mem ne estas certa; estroj por la venonta generacio ne aperis, kaj verŝajne ne aperos laŭ la Schora priskribo.

Ĉu tiu metaforo signifas, ke Esperanto nepre dividos estontecon kun Bona Espero–pli velkan ol venkan? Ŝajnas al mi, ke Schor rigardas la komunan estontecon de nia afero pli pozitive ol la estontecon de Bona Espero.  Bona Espero jam elektis unu manieron por funkcii, pensi, kaj esperi. La fleksebleco de la movado kaj ĝia interna ideo, kvankam ĝi ĉiam aliformiĝas en malsimilaj manoj kaj neniam estos unuigita, donas bonan esperon al la samideano.

Finaj pensoj

Schor vere priskribas nian movadon kaj la esperantiston, ne kiel varbanto, sed kiel observanto. Spertinte ĉion en la libro, oni povus ataki Esperanton kaj esperantistojn furioze, sed tion ŝi neniam faras. La profesoro sendube tenas dubojn kaj esperojn pri la Esperanto-movado, samtempe skeptikulo kaj samideano. Sed ŝi ĉiam priskribas nin juste, kaj tio sendube fluas el ŝia amo. Kaj kia laboro la libro estis–ne nur lernado de lingvo, sed enketado, vojaĝado, analizado kaj verkado. Estus multe pli facile verki libron pri Zamenhof–pri Esperanto kiel mortinta lingvo nun senvalora. Gratulon al la aŭtoro, kiu prezentis Esperanton al anglalingvanoj amase.

Surbaze de la brila artikolo fare de Schor en la revuo Raritan 32.1, mi anticipis profundajn rimarkojn pri nia literaturo antaŭ ol mi legis la libron. Sed, ene de tiu grava libro mi bedaŭras, ke Schor ne vere traktas la Esperantan literaturon, krom kelkajn eltiraĵojn el ĉarmaj poemoj. Ĉu manko de la libro? Ni konsideru demandon de Kalocsay, “Ĉu [la Esperanta literaturo] meritas entute alian sorton, ol resti eterne Cindrulino?” Esperantistoj plejparte daŭre respondas “Ne”. Mi pensas, ke oni ne rajtas kulpigi la priskribanton pro la mankoj de la priskribatoj. Malgraŭ tio, mi (amanto de literaturo) sentas tiun mankon en la priskribo de nia komunumo.

Ĉu mi pensas, ke en Usono homoj interesiĝos pri Esperanto pro la apero de tiu libro? Eble, sed nur pro la amaso da recenzoj presitaj en la gazetaro, kiuj denove prezentas la nomon “Esperanto” al legantoj. La libro ne celas varbi novajn Esperantistojn, kaj tion ĝi ne faras por nia movado. Sed, se oni volas legi libron pri nia movado angle, ili ne havas multajn elektojn. Oni pruntedonu Zamenhof de Marjorie Boulton al la homo, kiu interesiĝas pri la lingvo kaj ĝia komenco. Pruntedonu tiun ĉi libron al la klerulo, kiu dubas la valoron de Esperanto entute.

Eraroj trovitaj

Ĉiu libro enhavas preserarojn en la unua eldono, kaj Ponto el vortoj ne eskapis tion. Oni devas miri, kiom da eraroj ne troviĝas en la libro, kiu sendube havis nur anglalingvan redaktoron ĉe “Metropolitan Books”. Tiu listo ne estas kompleta, sed nur la rimarkoj de unu leganto. Denove mi gratulas la aŭtoron pro ŝia laboro!

  • La oficiala revuo nomiĝas Esperanto, ne Esperanto Revuo (p. 100a). Tion oni povas konstati kaj en la Statuto de UEA kaj en la kolofono de la revuo Esperanto mem.
  • “solena malfermito” devas esti “solena malfermo” (p. 113a).
  • Kiel mi menciis antaŭe, “kongresedzoj” devas esti “kongresgeedzoj” (p. 131a).
  • En la 3a sekcio “For la Neutralismon” devas esti “For la Neŭtralismon!” (p. 144a, 150a).
  • La Internacia Kongresa Universitato (kaj la UK al kiu ĝi apartenis) okazis ne en Brazilo en 1987, sed en Varsovio (la centjariĝo de Esperanto). Eble la ŝanĝo de titolo de la IKU temas pri la 66a UK, kiu okazis en Brazilio en 1981 (p. 157a).
  • “akcentojn” devas esti “akĉentojn” (p. 197a).
  • “kaĉo” devas esti “kaco” (p. 204a).
  • “malpermisata” devas esti “malpermesita” (p. 222a).
  • “Stimec” devas esti “Štimec” (p. 229a).
  • “fraulino” devas esti “fraŭlino” (p. 262a).
  • “Raŭmism” devas esti “Raumism”, laŭ la angla nomo de la finna urbo (p. 272a).
  • “Steve Brewer” devas esti “*Steve Brewer”; temas pri vera usona esperantisto ne jam menciita en la libro (p. 227a).
  • “EBA” devas esti “EAB” (p. 327a).
  • “Esperanto USA” devas esti “Esperanto-USA” (p. 327a).
  • “Literatura Foiro Cooperative” devas esti io alia, eble “Kooperativo de Literatura Foiro // Literatura Foiro Cooperative” (p. 328a).
  • “Universala Esperanto Asocio” devas esti “Universala Esperanto-Asocio” (p. 328a).
  • “Sezono” devas esti “Sezonoj”, (p. 343a kaj sendube aliloke en la citaĵaro).

5 pensoj pri “Recenzo de Ponto el vortoj

  1. En via teksto mia retumilo kalkulis kvar aperojn de “komunumo” kaj 20 de “movado”. Sed estas ĉefe la Esperanto-komunumo, kiun ŝi priskribas, ĉu ne?
    Kaj cetere: Multan dankon pro via recenzo, tre ampleksa, detala kaj helpa!

  2. Mi petas indulgon, ke mi plian fojon komentas. Vi priskribas, ke la libro ne estas “propagando” por Esperanto. Nu – bele, ke ne! La libro tamen estas forta varbilo por Esperanto, simple tial, ke ĝi prezentas (interalie) la vivantan Esperanto-komunumon. La aŭtorino en la jutuba prezento https://youtu.be/KzCYfUWdFcA?t=29s diris, ke ŝi dum la ekverkado aŭdadis de aliaj sciencistoj la supozon, ke Esperanto estus mortinta – kaj do ŝi ekdeziris montri la vivon de Esperantujo.

    La iusence hibrideco de la libro venas ĝuste de tio: Komence ŝi deziris verki pri Zamenhof (elirante de sia propra judeco kaj intereso pri judaj temoj). Verŝajne ŝia deziro povi fari tion serioznivele kondukis ŝin al la lernado de Esperanto kaj sekve al la malkovrado de Esperantujo. Aldoniĝis tiu konstato pri la kompleta nekonateco de la nuntempo de Esperanto en la ekstera mondo – kaj do ŝi verkis ankaŭ pri tio. (Estas interese noti, ke ŝajne ankaŭ la junan profesorinon pri kulturscienco Liliana Feierstein, nun en Berlino, ĝuste la judeco de Zamenhof gvidis al la ekesploro de la Esperanto-diasporo, paralele al aliaj diasporoj.)

    Nia fakta scio estas la bazo de niaj prijuĝoj. Kaj laŭ mi estas ĝuste la komplete erara bildo pri Esperanto kaj ties aktuala uzado, kiu estas je la bazo de la ĝenerala misprijuĝo de Esperanto – kaj sekve de la ne tiom granda disvastiĝo de la lingvo. Sur la paĝoj de la kutime tre serioza germanlingva gazeto “Neue Zürcher Zeitung” oni ĝis hodiaŭ povas legi en iu komplete misgvida “nekrologo pri Esperanto” (“Nachruf aufs Esperanto”) ekzemple la tute falsajn asertojn, ke artefaritaj lingvoj ne havus infankantojn, ne versojn, ne ŝercojn, ne sakrojn, ne parolturnojn (sur nzz.ch). Sur http://esperantoland.org/nzz/ legeblas la fontoj, ke ĉio ĉi estas eraroj. La konata eldonejo Rowohlt represis tiun tekston en artikolkolekta libro en 2009 kaj vendas tion ĝis nun… – La renoma semajngazeto “Die Zeit” en 2008 asertis erare kaj sen ajna fonto: “Kunstsprachen leben nicht.” (Artefaritaj lingvoj ne vivas.) Fakte jam en 2003 la hungara Akademio de la Sciencoj oficiale deklaris, ke Esperanto estas vivanta lingvo. – Lingvistikaj profesoroj disvastigas, ke Esperanto ne havus kulturan ligitecon, ke mankus literaturo, ke Esperanto por ĉinoj estus same malfacila kiel ekz. la franca (dum envere Esperanto lerneblas por ĉinoj en kvinon de la tempo por la franca), ke ĝi estus “nelingvo” ktp. Pri ĉio ĉi estas facile montri, ke la profesoroj kaj la gazetoj eraras – se oni ricevas la spacon en la gazetoj. Sed ofte gazetoj rifuzas tion kaj publikigas nek leterojn de legantoj nek novan artikolon, kiu ĝustigus. Necesas tre forta, klara kaj ofta gazetara (kaj, ĝuste, ankaŭ libra) komunikado por ŝanĝi tiun bildon.

    Tiun (kontraŭ)prezenton faras Esther Schor tre bele – kaj tio estas multe pli bona ol se ŝi propagandus aŭ varbus por Esperanto. Oni cetere konsciu, ke por la simpla prezento de la mondo de Esperantujo oni povas havi sufiĉe grandan publikon, simple homojn, kiuj estas interesitaj pri la mondo kaj ties facetoj. Kontraste ia varbado por la lernado de Esperanto havas nur tre malgrandan publikon – finfine ĉefe junuloj ĝis 30 jaroj.

    Ĉiu varbado por Esperanto _devas_ renkonti kontraŭstaron tiom longe, kiom la alia flanko vivas en la mondo de mis-scio pri Esperanto, en tiu fabela paralela mondo, kie oni rakontas unu al la alia fe-rakontojn pri iu Esperanto B, kiu tamen neniel ekzistas. Estas amuze konstati, ke multaj lingvistoj jam ekde jardekoj vivas en tia inform-veziko, en eĥoa spaco, pri kiu oni laste tiom multe skribas rilate al la venko de Trump. La postfakta erao ne estas invento de la nuntempo – multaj sciencistoj, ĵurnalistoj, instruistoj k. a. rilate al Esperanto jam delonge vivas en postfakta mondo. La reale ekzistantan Esperanto-mondon ili ne esploras – ili nur ripetas unu al la alia siajn misinformojn.

    Do pli bone nun unue informi pri Esperantujo, kiel faras Schor, kaj poste, eble, varbi por Esperanto-lernado – se la informado en si mem ne jam bele efikas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *