Usono, hontu…

Hodiaŭ, mi hontas pri la decidoj de mia lando subteni rasismon kaj seksismon. Mi hontas, ĉar mia denaska ŝtato, kiun mi bone konas kaj amegas (t.e., Viskonsino) surprize subtenis Trumpon. Kaj mi hontegas, ke homoj elektis tiun nome de mia kredo, kristanismo. Tio doloras min pli ol io ajn.

Vi povas legi miajn pensojn antaŭ la balotado tie ĉi. Mi eĉ tradukis tiun artikolon kaj presigis ĝin en la revuo de mia nuna universitato, kie homoj mokis min iomete. Ili kredis, ke ili havos la eblon elekti iun, kiu ne prezidentiĝos, aŭ eĉ ne voĉdoni. Ili ĉiuj diris: “Unuopa baloto ne gravos. Clinton sendube venkos Trumpon.” Kaj miaj karaj amikoj Viskonsinaj respondis al mi same kiel la Ilinojsanoj. Ni ĉiuj, inkluzive de mi, tro fidis la amaskomunikilojn, kiuj antaŭvidis grandan sukceson por Clinton kaj la demokrata partio. Ni ne analizis la kulturon ĉirkau ni, preferante la varman ebriigan “veron” fiditan ene de niaj unupartiaj eĥejoj. Ni hontu pri tio.

Sed nia elekto de prezidento, kvankam hontiga, ne estas la ĉeftemo de tiu ĉi afiŝo. La plej hontiga afero estas, ke hodiaŭ ni povas klarigi la balotadon facile, sed faris nenion por eviti la rezulton. Permesu min rakonti pri mia karmemora avo. Mi pensas, ke lia vivhistorio lumigos tion, kio okazis en la iamaj bluaj ŝtatoj hieraŭ. Tiu lumigo gravas, ĉar en Usono oni antaŭe pensis, ke la bariloj inter kelkaj malriĉiĝantaj ŝtatoj norde en Usono (Viskonsino, Miĉigano, Pensilvanio, eĉ Minesoto) kaj la sudaj kaj okcidentaj ŝtatoj neurbaj estis nerompeblaj. Homoj pensis, ke la kulturoj estis tro malsimilaj por kune labori.

Mia avo naskiĝis en Viskonsino, la unua filo de drinkemulo kaj pia norvegino. Li ĉiam volis protekti sin, sian patrinon kaj siaj gefratoj, ŝirmante ilin sub sia patreca fortikeco. Li luktis kontraŭ sia patro, kiu vetis sian tutan enspezon ĉiumonate kaj endanĝerigis la kompatindan vivstaton de la malriĉa familo farmanta. Post tia eduko, li neniam trinkis alkoholon aŭ vetis eĉ bagatelan sumon. Li restis sian tutan vivon en la sama provinco de Viskonsino, sed lia menso ne estis fermita. Frue en sia vivo, li socialistiĝis. Sed tio ne estis maniero kontraŭi la normojn kaj kulturon de la kamparo. Li fidele ĉeestis diservojn ĉiusemajne kaj plugis la teron ĉiuprintempe.

La ritmoj de lia simpla vivo plaĉis al li, malgraŭ lia inteligenteco (menciindas, ke la deziro vivi simple ne signifas, ke oni estas mense simpla). Librojn li prenis kaj voris. La ideoj imponis, kaj li organizis la farmistojn kaj helpis fondi kooperativojn por vivteni ilin. Almenaŭ la kamparan kulturon de fideleco, pieco, kaj laboremeco li volis restigi ene de ŝanĝiĝanta mondo. Tial, li vidis aliancojn inter farmistoj kaj laboristoj kiel utilaj por atingi similajn celojn ene de du malsimilaj kulturoj. Li pensis, ke oni devas peze imposti riĉajn burĝojn en la ĉefurbo, kiuj ne konas la vivojn de la kamparano kaj la laboristo, plena je peno. Tian aliancon helpos ĉiun doloratan atingi pli bonan vivon, ĉu ne?

Mia avo ne estis sanktulo. Li estis soldato en la dua mondmilito, kaj en la usona armeo li unue renkontis nigrulojn. Li taksis ilin pigraj, kaj ne fidis ilin ŝultre-al-ŝultre en la batalkampo. Laŭ li, socialismo ekzistis por helpi laboremajn homojn surpaŝitajn, kaj ene de tiu skemo eĉ malriĉaj pigruloj estis la subpaŝintoj. Ne ekzistis reton por ligi lin kun la farmistoj nigraj sude en Usono, kun kiu li dividis kredon, amon por la grundo, kaj laboremecon. Sian tutan vivon mia avo estis rasisto.

Li tiom multe volis savi sian vivmanieron, ke li forte kontraŭis la deziron de siaj infanoj studi ion ajn universitate, timante la perdon de alia kulturero. Nur mia patrino baraktis kontraŭ li, venkis lin, translokiĝis al la ĉefurbo de Viskonsino, studis ĉe la ŝtata universitato, feministiĝis kaj burĝiniĝis. Tiel ŝi perfidis lin kaj liajn normojn kaj regulojn. Mia onklo kaj onklino ne studis ion ajn kaj restis en la sama provinco. Ili ĉiuj restis subtenantoj de la demokrata partio, iam kvazaŭsocialista, ĉar mankis al ili alia elekto, kiel malbona kaj izolita geedzeco. Sed ilia partio iĝis la partio de homoj novburĝaj, kiel mia patrino. En la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj, kiam la prezo de lakto malaltiĝis, la demokrata partio ne helpis la malriĉajn farmistojn kaj bienistojn. Multaj amikoj de mia avo perdis siajn bienojn kaj ne plu povis vivi tradicie. Fortojn potencajn tiris ilin el la kara grundo de la prapatroj. Sed la respublikana partio restis la partio de riĉuloj kaj frenezaj kristanoj, kiuj volis malaltigi impostojn por riĉuloj kaj militi. Tion mia avo ne subtenis.

Mia avo mortis antaŭ dek du jaroj, tuj post li balotis por John KERRY en la 2004a balotado. Sed liaj amikoj samideoj kaj miaj geonkloj ankoraŭ pensas kiel li. Ene de tiuj preskaŭ senpopoligitaj kampoj, homoj timas la finan perdon de siaj vivmanieroj kaj tradicioj. Kvankam tiuj tradicioj estas eksmodaj kaj stampitaj per rigidaj roloj inaj kaj viraj, ili estas la kerno de la identeco kamparana.

Tiu granda timo forĝis kaj hardis la novan aliancon inter blankuloj malriĉaj de ege malsimilaj kulturoj–laboristaj, bienistoj, farmistoj, ministoj. Kvankam mia avo kaj siaj amikoj iam kroĉis siajn esperojn al la socialistoj, la demokrata partio ne donis al ili ian manieron savi siajn kulturojn politike. Ili abomenas la ideon, ke oni devas sendi siajn infanojn al la grandurbaj universitatoj, kie ili sanĝiĝas kaj de kie ili ne revenas, por ke ili havu “bonan vivon.” Tiu ŝanĝo de kulturo estas kvazaŭ morto. Ili serĉis novan aliancon, kiu povus doni esperon al ili kaj al iliaj infanoj. Tiel, en Viskonsino–lando de kamparanoj socialistaj–Trump venkis surbaze de racismo kaj aludoj al la restarigo de usona graveco (kaj industrie kaj kulture).

Burĝaj, urbaj maldekstruloj, kiel mi, antaŭ dudek jaroj tute perdis la fidon de homoj kiel mia avo. Trump, malgraŭ sia fieco, donis al ili manieron renversi la sistemon kaj aŭskultiĝi. Ni hontu, ke la usona politika sistemo forgesis pri ĉiu, krom edukitaj urbanoj. “Pli forta kune,” la devizo de Clinton, estis trompo laŭ iliaj spertoj. La demokrata partio kalkulis je la dumviva subteno de homoj, kies kulturo ili malkaŝe mokas. Tion ni povas konstati ne nur per tiaj rakontoj pri Viskonsinanoj, sed per la enketoj, kiujn homoj faris dum la balotado. Virinoj, nigruloj, kaj hispan-amerikanoj nur duonakceptis Clintonon, simile al la duonakceptado de mia avo al politkistoj kiel prezidento Clinton en la naŭdekaj jaroj. Ili ne fieris pri ŝi.

Kiun la demokrata partio perdos antaŭ ol la restariĝo de granda tendo, kiu zorgas pri la destinoj de ĉiu homo? Eble ĝi mortis hieraŭ, sed tio ne gravos. La demokrata partio estas poluita per ideoj novliberaj. Ni faru novan movadon pli grandan, kiu povas enteni multajn kulturojn kaj opiniojn por kontraŭi ekonomian malegalecon.


Tiu ĉi retejo neniam enhavos reklamojn, kaj ĉiam estos sendependa. Se vi volas subteni ĝin, vi povas aĉeti glumarkojn de nia standaro tie ĉi, kiujn Hanso presigis kaj nun vendas malkare.

2 pensoj pri “Usono, hontu…

  1. La ĵetkubo tamen estas jam ĵetita. Nun ni atendos, kaj vidos. Mi mem ne sentas malesperon, nur ian maltrankvilon kaj necertecon. Kaj mi taksas ege grave, ke la voĉdonada proceduro reliefigis la konturojn de tiom da malbonaj trajtoj en Usono. Pli bone scii la malsanon, ol ne. Pli bone koni la malamikon, aŭ ne.

  2. Mi sentas malesperon. Preskaŭ duono de la voĉdonintoj volis blankan suvereniston, senscian kiel ŝtipo…
    Mi sentas malesperon pro la vasteco de la malsano. La malsanuloj ne kontraŭvole voĉdonis por Trump, ili entuziasme voĉdonis por li.
    Jes, mi nomas ilin malsanuloj. Por scii tian, kia li estas, por aŭdi, kio eliras el lia buŝo kaj aplaŭdi — ho, mi eĉ ne povas lasi koheran komenton.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *